Persone kiam amo regas Lyrics

Mi ne vidis ŝin dum jaro

Sed hieraŭ ŝin renkontis en la stratangulo

Ŝi brakumis min modere

Kaj mi tuj komprenis: Nun ŝi havas amatulon

Sed ĉu tio estas kaŭzo desaponti min?

Ĉu ŝi vere perdis emon plu renkonti min?

Kien iru amikeco kiam amo regas?

Kie estas lok' por mi?

Kien iru amikeco kiam amo regas?

Ĉu ne estas lok' por tri?

Ni kuniris laŭ la strato

Parolante pri nenio per surfacaj frazoj

Amikeco ne eternas

Ĝi aperas kaj perdiĝas tra la vivaj fazoj

Kaj se amo devas gardi kaj protekti sin

Amikeco devas kaŝi kaj neglekti sin

Kien iru amikeco...

See also:

88
88.38
Los Secretos Dibujarte Lyrics
Juliana Gattas y Lisa Cazullo Todos iguales Lyrics