02 La velsxipo Magdalena Lyrics

Sur la velŝipo "Magdalena"
La matenmanĝo estas jena:
Bifsteko kun botelo plena -
Hej! la vivo dura!
Maristoj staras sur ferdek',
La mastro krias per laŭta blek':
"Mi pagos pluson sen domaĝ'
Se vi ne plendos dum vojaĝ'!"
"Ne, ne!", diras la maristoj bravaj,
"Ni preferas plendi ja! Ha!"

Sur "Magdalena" ŝvitas plage
Ĉiu maristo - li, - senblage,
Deĵoras eĉ tri horojn tage -
Hej! la vivo dura!
Maristoj staras sur ferdek'
La mastro krias per laŭta blek':
"Mi pagos pluson kun plezur'
Por unu kroma horo nur!"
"Ne, ne!", diras la maristoj bravaj,
"Fakte ni laboras tro! Ho!"

Ne mankas rum', ne mankas vinoj,
Ni havas kargon de putinoj:
Por ĉiuj vir' po tri knabinoj
Hej! la vivo dura!
Maristoj staras sur ferdek'
La mastro krias per laŭta blek':
"Mi pagos pfuson pli kaj plu
Se kontentiĝos vi per du!"
"Ne, ne!", diras la maristoj bravaj,
"Ne sufiĉas trio da! Ha!"

See also:

99
99.44
Marco Masini Ci vorrebbe il mare Lyrics
Neil Turbin The Truth is the Best Lie Lyrics