03 Montaraj reloj Lyrics

Kune: Ni ŝatas montarajn relojn!
Pasaĝeroj: Tuj supren, ho jes!
Trajno: Ne, ne, malsupren sen ĉes'!
Kune: Ni ĝuas malsamajn celojn!...
Trajno: Do, ek al la val'!
Pasaĝeroj: Ne, ne, al mont-regal'!

Pasaĝeroj:

Kantu ni kun manfrap',
ĝojon de grimpetap';
Admiru panoramon,
Rigardu urson, ĉamon!

Trajno:

Penas tro sur deklivo,
Mia lokomotivo,
Bolas akvosistemo
Ruĝe lumas pro premo!

Pasaĝeroj:

Mildas temperaturo,
Tial en la naturo,
Plenigu viajn pulmojn;
Forgesu urbajn fulmojn!
Kiel belas ĝi tiu monto-supro;
Veni tien, vere valoras!

Trajno:

Ne, ne, ne. Valoras ne moneron eĉ el kupro!
Kredu min, nur en valo oras!

Tuj ĉe abismo febre,
Vi nun travivos - espereble -
Rapidegajn trajnslalomojn!
Bridu viajn timsimptomojn!
En malhelo de tunelo,
Se vi ne fidas, jen botelo!
Je via sano, feliĉuloj!
Simple fermu la okulojn!

Pasaĝeroj:

Sed tamen! Petas ni atenton!
Ne risku stultan akcidenton!
Nin kaptis kapturnaj profundoj,
Bremsu dum kelkaj sekundoj!

Trajno:

Kiel bonas fin-fine ripozi,
Resti ĉe piedo de la montoj!

Pasaĝeroj:

Ĉesu do tuj malseriozi,
Pretas ni por novaj horizontoj!

Kune:

Ni ŝatas montarajn relojn,
Sed ĝuas malsamajn celojn!

See also:

99
99.47
Diplomats Get Down (Feat. Cam'Ron & Juelz Santana) Lyrics
The Whip Trash Lyrics