10 Rulu nun Lyrics

Tostu kaj levu la glason multfoje
(Rulu, rulu, rulu nun)
Al la konstruistoj de la fervojo
(Lokomotivo, rulu nun!)
Libervole aŭ punlabore
(Rulu, rulu, rulu nun)
Ili spitis mizeron kaj hororon
(Lokomotivo, rulu nun!)

Refreno:

Poluru la trakon nun
(Rulu, rulu, rulu nun)
Briligu la relojn en la sun'
(Lokomotivo, rulu nun!)

En la dezerto dum varmego
En la ĝangalo dum pluvego
Dum vento, neĝo, hajlo, frosto
Neniam ripozis la pioĉo

Refreno

Fosi tunelojn en montaro
Faligi kverkojn en arbaro
Forhaki rokojn ĉe abismoj
Evitiĝis nenio al la laboristoj

Refreno

Plorado, blasfemoj, suspiroj, plendoj
Forbloviĝis per la vento
Urino, ŝvito, larmoj, sango
Ensorbiĝis en la fango

Refreno

Dorlotu la rezulton de ilia laboro
Poluru la trakon, al ili honore.
Do, tostu kaj levu la glason multfoje
Al la konstruistoj de la fervojo!

Refreno, 2-foje

Lokomotivo, rulu!

See also:

99
99.47
ชูเกียรติ ศักดิ์วีระกุล Ticket (Day Trip) Lyrics
Joao Bosco Das Dores De Oratorios Lyrics