Trista maristo Lyrics

Al mia kara kutimis mi reveni
kaj sur la maro sopiris nur al ŝi.
Sed post reveno kun nekutima mien'
ŝi simple diris: ne estos mi por vi.

Mia koro ŝiprompiĝis,
sencele vagas ien ajn,
kiel letero en botelo,
sed vojaĝem' nur estas ŝajn'.

Nun sur la ŝipo pripensas mi l' aferon.
La horizonto grandigas la mizeron.
Por mi la maro profunda kaj terura
similas vere al malpleneco kora.

Forlasis min vi por ĉiam nun perdita,
krevis la koro kruele turmentita,
kaj mian vivon mi donas al la maro,
por ke silentu tro akra korplorado.

Mia koro ŝiprompiĝis,
sencele vagas ien ajn,
kiel letero en botelo,
sed vojaĝem' nur estas ŝajn'.

En la botelo, en kiu estis brando,
kiun mi trinkis nur por mildigi min,
estas letero plenplena je deziro
kaj lasta vorto. Ho, kara, trovu ĝin.

Mia koro ŝiprompiĝis,
sencele vagas ien ajn,
kiel letero en botelo,
sed vojaĝem' nur estas ŝajn'.

Mia koro ŝiprompiĝis,
sencele vagas ien ajn,
kiel letero en botelo,
sed vojaĝem' nur estas ŝajn'.

See also:

99
99.83
ארקדי דוכין מאיר בנאי דומינו Lyrics
Birth of the Three Lyrics