Reprenu la fadenojn Lyrics

Tute ne atendite la prezentado finiĝas subite
La publiko reagas surprizite, sed poste ekscitite
Freneze aplaŭdante, entuziasme piedfrapante
Daŭrigon petegante, la amaso hurlas: "Bis bis bis!"

"Majstro, majstro, reaperu ni petas vin!
Majstro, majstro, sen ekstraĵo ne forlasu nin!"

La spektaklon admirante, la finon bedaŭrante
La arlekenon adorante, sin kun ĝi identigante
Sin sentante kiel marioneto, sopirante al ripeto
De moviĝado per ŝnureto, la spektantoj hurlas:
"Bis bis bis!"

"La marioneton, revivigu ĝin denove!"
Tiel triste ĝi aspektas, senanime kaj senpove!"
"Reprenu la fadenojn, ekmovu ĝin denove!"
"Majstro, ne lasu ĝin senmove!"

See also:

99
99.85
Spuit Ellef Anoesjka Lyrics
Vendome Place Cross The Line Lyrics