Infaninvado Lyrics

Ĝenite en dormado, vekigite per frapado
Al la urbanoj nenio evitiĝas en ĉi-tiu tago
Ĉarpentado sur la placo, ĵetiĝado sur matraco
La festopreparado ŝajnas vera plago

Gefiloj kun gepatroj ŝvarmas tra la stratoj
La aero pleniĝas de rumor' de infaninvado
De ĉiuj flankoj alvenante, la urboplacon ekposedante
La infanoj antaŭĝojas la spektaklon de la pupteatro

Plejeble apude de la podio kolektiĝas la publiko
Surtersidante aŭ lokon trovante sur tribun'
Ĉirkaŭe la geplenkreskuloj, en la mezo la gejunuloj
Streĉe atendante kio okazos nun . .

See also:

99
99.85
sergio_dalma-a_buena_hora226244 Lyrics
Audioslave You Know My Name (casino royal sound track) Lyrics