La Majstro Lyrics

Sur vesthokaro pendas nun senviva pup'
Fikse rigardate de la gvidanto de la trup'
La majstro hezitas: "Ĉu mi restu post kulis'
Aŭ ĉu mi cedu al amaso kiu krias bis bis bis?"

Li memoras la vortojn de sia propra instruist'
"La momenton de retiriĝo devus scii la ludist'
Rekonu la heziton, la tremon de la man'
Decidu ĝustatempe cedi lokon al junkompan'

Li pripensas la puparon kun varmo kaj simpati'
Sed duboj kaj demandoj sin trudas al li
"Kiu el la duo, kuplate per faden'
Vivigas la alian: la ludist' aŭ la arleken'?

See also:

99
99.85
Madonna Love Don'T Live Here Anymore (Soulpower Lyrics
Tom Astor Von New York City nach L.A. Lyrics