La malluma vagono Lyrics

Post kiam ni estis enpelitaj, brute ĝi estis fermita -
La pordo peza kaj malhela, sekure ĝi estis reglita.
Kial do tiom da soldatoj sur la kajo en la stacidomo?
Kial tie tiel do kriegis tiu h___?

La vagono subite tremiĝas, sukuante ĝi ekmoviĝas -
Terurkaptita mi demandas min: en kia trajno mi troviĝas?
Kial sidlokoj mankas en ĉi tiu malluma vagono?
Kial ne estas fenestroj, neniu lampo al la plafono?

La plej multaj h___j staras aŭ sin apogas kontraŭ la vand';
Kelkaj aliaj kaŭras aŭ eĉ sidas sur la plank'.
Malfreŝaera la atmosfero, fetoro de ŝvit' kaj urino -
Kie estas la necesejo, kiun urĝe bezonas mi?

Kial ĉiuj silentas pri la vojaĝo, pri la destin'?
Kial mi estas tutsola, kie estas la patrin'?
Mi ne plu longe povas elteni la lancinadojn de konvulsi'.
Kaj kial ne estas ebleco ĉi tie ke senŝarĝiĝu mi?

La daŭra skuado grandigas la premadon en mia vezik'.
Kreskas la maltrankvileco en mi, la timego, la panik'.
Mi ne plu povas rezisti; ekskapas al mi la neretenebla ondo;
Mi kunpinĉas la krurojn, vane, malsekiĝas la femuroj - Ho Honto! ...

See also:

99
99.86
03-youssoupha-les_apparences_nous_mentent Lyrics
Big L Big L - Put It On Lyrics