Ĉuk Lyrics

Eskapante al vojpiratoj, mi kuregas tra la stratoj. Ĝustatempe, kia histeri', en la stacidomo alvenas mi.
Ĉe la giĉeto, plendanta ĥoro; bilet-aĉeti daŭras horojn.
Nun restas al mi nur unu minut'; sprinti al vagono, ĝin ensalti kaj tuj poste: ĉuk, ĉuk, ĉuk ...

Refreno:

Komenciĝas la juk', pro la belsona "ĉuk!" Denove scias mi: "Bona estas la viv'",
Kiam finfine funkcias la lokomotiv'. Liberigas min de jug', la superplezura "ĉuk!"

Estas bona por distriĝi, eĉ bonega por trankviliĝi -
De la maŝino la vibrosonad'; por mi ĝi estas la perfekta ĝuad'. Filozofi, pensi, mediti, la vivon relativi -
Al mi denove sin trudas konklud': la plej bona terapio estas sen-interompa ĉuk, ĉuk, ĉuk ...

Refreno

Mi ŝatas la veturadon, eĉ ŝategas la vojaĝadon, sed stari senmove en stacidomet'
estas daŭre kaŭzo por mal-aprec'. Rigardi malplenan kajon, minimumigas mian gajon.
Se nur veturus la trajno sub mia konduk' - neniam halti, stari, atendi sed ĉiam: ĉuk, ĉuk, ĉuk ...

Refreno

Subite skuas la maŝino. Ĉu ĉi tio estas la fino? Mi ne povas kompreni ke ĝi estas kaduka;
Mi ne volas vivi plu sen la sono ĉuka, ĉuka, ĉuka, ĉuka, ĉuk ...
Nun mi aŭdas la maŝinon knari. Ili sukcesis ĝin ripari.
Mi sekigas la okulojn per la nazo-tuk': emocio plenigas min - denove sonas: ĉuk, ĉuk, ĉuk ...

Refreno, 2-foje

See also:

99
99.87
David Bustamente Gitanas Lyrics
tamer-7osny_noor-3ainy Lyrics