Ĵomart kaj Nataŝa Min vokas iamo Lyrics

Min vokas iamo ... aŭtuna ornamo -
pluvplena sopir'.
Min vokas somero kaj sola ameno -
tendara admir'.
Ensonĝe, ensvene aperas revene
somera vizi'
la fajra, la suna kaj - iu pli juna,
simila al mi.
Sopir'surpapere. Fajfetas despere
la fluto de l'vent'
kanteto de l'amo al mia iamo
ne eblas reven'.
Kaj larmas la koro kaj lamas angoro
tra pluva ekfrap'.
Mi diras - Sufiĉe! Sed tristo senfine
nur - skrap'!
Ĉu decas heziti? Ne ĉesu militi
por ĝojo sen lim'...
Min vokas tendara medi'senkompara.
Sopiras anim'.
Kaj larmas la koro, kaj lamas angoro
tra pluva ekfrap'
Mi diras - Sufiĉe! Sed tristo senfine
nur - skrap'!
Min vokas iamo ... aŭtuna ornamo -
pluvplena sopir'.
Min vokas somero kaj sola ameno -
tendara admir'.

See also:

99
99.112
Upsurt Genata Na Shefa Lyrics
1163004559_1 Lyrics