Ĵomart kaj Nataŝa En nekutime krispa mond Lyrics

En nekutime krispa mond'
mi kolektadis kantarelojn,
barilojn metis en barelojn
dum pigobirda mokadmon'.
Nur mankis punoplena mon'
por lui senprofitan melkon
kaj flosi sub melkita vel' kun
malina kri' en svaga ond'.
Plej bunta plum' de kakatu'
la mondan krispon nun ornamis
krepusko horizonten lamis
sen povo plusi du kaj du
Honore gaja mia blek'
triumfis en krepuska vasto -
ĉi tiu estis nur kanvas' do
ne kaŭzo por banala fleg'.
Enue eĥis voka sven'
en nekutima monda krispo.
Sed estis mi esperantisto
kun rev' pri l'fora fina venk'.
Min akcelante en flamenk'
mi trote venis dekstralanden
kaj mumiiĝis kun demand' en
orela fundo de haven'.
Ĉu, do, en ver' senvela vago
estis nur saĝa sonĝa blago?

See also:

99
99.112
1184559550_1 Lyrics
Don Moen When It All Been Said And Done Lyrics