Ĵomart kaj Nataŝa Moskvo Lyrics

Nokto, trajn' hazarda kaj matena nuno
hela taĝ bizara Moskvo, frosto, suno.
Paŝo en junecon, kvazaŭ flug' al kosmo,
kiel en komenco: suno, frosto, Moskvo.
Arda spir'iama, telefona budo -
restis kvazaŭ sama tiu juna ludo.
Restis antaŭsento:
ĉu atendo muta,
kaj jam post momento la feliĉ balbuta.
Sed en telefono iu gapas kaŝe
kaj sensenta sono:
Kak zdorovje vaŝe?
Kaj malam' etendas manojn maltenere.
Kion mi atendas? Frosto, vere ...

Mi denove vagas en la mondo sama.
Larmajn ŝuldojn pagas al pasinta amo.
Kaj la cerbon kvazaŭ pikas fiĉa osto
ĉe memorokazo: suno, frosto, Moskvo.

See also:

99
99.112
The Hood Internet I'm A Flirt (Shoreline) (R. Kelly feat. T-Pain, T.I. vs Broken Social Scene) Lyrics
CORE OF SOUL shiroi kiseki Lyrics