j_k_n__valso_por_amikoj Lyrics

Ho, miaj amikoj sinceraj. En vivo intensa mia. Nur vi signifas ion. Kaj ĉio alia | ĥimero.

Kaj ĉio alia ne gravas. Kiam mi iu vespere. Sentas min sola sur tero. Nur miaj amikoj min savas.

Kiam vivo ne plu estas hela. En Moskvo aŭ en Stokholmo. Apogas min varmaj polmoj. De miaj amikoj fidelaj.

Kiam post la problemoj senĉesaj. Finfine mi havos feston. Amikoj apude estos. Por festi kun mi la sukceson.

Do dankon amikoj karaj. Pro viaj sinceraj koroj. Faritaj el pura oro. Pro viaj animoj klaraj.

Vi estas mia fiero. La granda atingo mia. En mia intensa vivo. Kaj ĉio alia | ĥimero.

See also:

108
108.8
Roblex Push it to the limit Lyrics
ศรัณย่า & เดอะ พิงค์แพนเตอร์ ผิดด้วยหรือ Lyrics