Valanya In Tenebrae Lyrics

Ne per me blasphemaretur
Nomem Domini :
Quia scriptum est:
Vae homini
Per quem nomen Domini blasphematur.

In Tenebrae.

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Sanktigata estu via nomo,
Ne konduku nin en tenton
kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ

Amen.

Kiam doloro ekzistas,
Kiam homaro suferas;
Ĉiuj deziras partopreni
En sankta harmonio.

Sed timante ni ekagonias
Kaj plorante ni subite
Sekreton de niaj koroj malkaŝas.

Ni vidas mallumojn,
Ni vidas malsanojn
kaj ni estas solaj.
Poseditaj de stranga malvigliĝo ni estas,
Katastrofojn ni antaŭvidas
Kaj ni estas solaj.

Esti sola kaj senti multe da doloro.
Tion signifas ekzisti.
Venu kaj aŭskultu!
Iu tago ĉiuj devos koni
La brutalan vizaĝon de la kreinto.

In pestilenciae.

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Sanktigata estu via nomo,
Ne konduku nin en tenton
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.

Amen.

See also:

114
114.1
attaque 77 hacelo por mi352 Lyrics
David Bowie David Bowie - 03 - Heroes Lyrics