Melankonia Trajnkanzono Lyrics
            Mil-naŭcent-naŭdek-ok: turneo en Usono - post koncerto dum la nokt', kunsidi, babili sur la gazono
            Daŭre en la malproksim', ŝarĝ-vagonaraj sonoj - kontinue atingas nin, melankoliaj trajn-kanzonoj
            Mi pensas pri la kargo, pri la krudmaterialoj - gruzo, sablo, karbo, nutraĵoj, animaloj
            Mi revas pri la planko, kie sidas en krepusko - vagabondaj muzikantoj: Woody Guthrie, Cisco Houston
        
            Mil-naŭcent-naŭdek-ok: turneo en Usono - veturante de lok' al lok'; ĉiu-tage alia koncert-salono
            Dum kvaronhor' antaŭ barilbrak' en Novjorka regiono - preterveturas sur la trak', vagono post vagono...
            Mi pensas pri la trako, de la forirpukt' ĝis la fino - mi pensas pri la kurso, de la trajno la destino
            Mi revas pri la ebleco por kunkanti kaj kunludi - vojaĝanté al libereco, kun Cisco kaj kun Woody
        
            Mil-naŭcent-naŭdek-ok: turneo en Usono - de tiam lokomotiva vok', min plaĉas kiel ĉiela sono
            Revanta pri, de la trajn-fajfil', la akordo de la tri tonoj - ankoraŭ ĉiam atingas min, melankoliaj trajn-kanzonoj
        
See also:
JustSomeLyrics
99
99.80
Mireille Mathieu & Dalida Les petites femmes de Paris Lyrics
Glaskas Verloor Myself Lyrics